Fichier PDF

Partage, hébergement, conversion et archivage facile de documents au format PDF

Partager un fichier Mes fichiers Convertir un fichier Boite à outils PDF Recherche PDF Aide Contact



revuo novembra 238 239 .pdf


Nom original: revuo_novembra_238-239.pdf

Ce document au format PDF 1.4 a été généré par Adobe InDesign CC 2017 (Windows) / Adobe PDF Library 15.0, et a été envoyé sur fichier-pdf.fr le 21/10/2018 à 11:04, depuis l'adresse IP 83.156.x.x. La présente page de téléchargement du fichier a été vue 132 fois.
Taille du document: 2.2 Mo (2 pages).
Confidentialité: fichier public




Télécharger le fichier (PDF)









Aperçu du document


Intervjuo

Kelkaj demandoj al Zhou Mack Mafuila
Zhou Mack Mafuila estas konata kantisto en Esperantujo. Es­
pe­rantistoj povis ĝui liajn ege sukcesajn koncertojn, ekzemple,
dum la 100-a UK en Lillo kaj dum la 103-a UK en Lisbono.
Redakcio de la revuo Esperanto faris kelkajn demandojn al li.
Revuo Esperanto: Kiam kaj kie vi ko­
natiĝis kun Esperanto kaj eklernis ĝin?
Zh. M. M.: Mi eklernis Esperanton en
la jaro 1982 en la urbo Lukala, en la
sudorienta parto de Demokratia Res­
publiko Kongo.
Mi unuafoje aŭdis pri Esperanto de
miaj grandaj fratoj, kiuj eklernis ĝin ĉe
s-ro Ntuantoni Bakidila Ngangu. Tiu
viro estas pioniro en la esperantista
afrika movado, ĉar li jam en tiu tempo
instruis Esperanton al multaj perso­
noj, inter kiuj estis miaj fratoj.
Hejme la fratoj komencis uzi la ling­
von kaj tiam mi komencis senkonscie
lerni kelkajn esperanlingvajn vorton.
Bedaŭrinde, miaj fratoj translokiĝis
por daŭrigi studadojn kaj do finfine
Es­peranto malaperis de la domo.
Ankaŭ mi translokiĝis al Kinŝaso la
ĉefurbo de Demokratia Respubliko
Kon­go. Kaj simple ne plu pensis pri
Es­peranto kaj daŭrigis pedagogiajn
stu­­dojn kaj ankaŭ amatore kantis en
kelkajn muzikgrupojn.
Iun tagon, dum mi estis en lernejo,
amikinoj proponis al mi promenadon
en la centra urboparto kaj profiti la
oka­zon gustumi glaciaĵojn. Ni prenis
buson kaj elirante ĉe la bushaltejo, mi

238

rimarkis gazetvendistojn, kiuj ven­das
surgrunde diversajn ĵurnaloj, lib­rojn
kaj gazetojn. Mi alproksimiĝis pro sci­volemo, kaj vidis artikolon pri la aven­
turoj de Tinĉjo, kiuj estis tra­du­ki­taj en
Esperanton.
Mi legis la artikolon pri «La krabo kun
oraj pinĉiloj», kiu estis tradukita al
Esperanto. La artiklo bonege informis
pri la verda lingvo kaj tio subite re­ve­
nigis miajn rememorojn pri la lingvo,
kiun parolis miaj fratoj!
Tuj poste, mi decidis plani vojaĝon al
Lukala, 216 kilometrojn fore de Kin­
ŝaso kaj provi retrovi la viron, kiu in­
struis Esperanton al miaj fratoj. Mi
atendis la feriojn kaj tuj aĉetis trajn­
bileton kaj vojaĝis ĝis Lukala. Feliĉe
s-ro Ngangu Bakidila ankoraŭ loĝis
en Lukala. Mi iris al li kaj trovis lin
in­struanta Esperanton al liaj filoj kaj
ankaŭ aliaj personoj. Li eĉ miris re­
koninte min kaj demandis kion celas
mia vizito. Kiam mi komunikis pri
mia deziro lerni Esperanton, li estis tre
kontenta kaj mi sekvis la kursojn kun
la aliaj lernantoj. Post kelkaj mona­toj, mi fariĝis la esperantisto kaj ko­
mencis varbi aliajn personoj por Es­
peranto.

Revuo Esperanto: Kiam vi decidis kan­
ti en Esperanto?
Zh. M. M.: Kiam mi esperantistiĝis,
en Lukala okazis la unuajn esperantis­
tajn kunvenojn kaj mi estis inter la
organizantoj ĉar mi kun s-ro Molière
Ngangu (filo de mia instruisto) kaj ali­
aj esperantistoj decidis krei junularan
esperantistan organizon en Zairio, nu­­na Demokratia Respubliko Kongo, kaj
komencis aktive partopreni la nas­ki­
ĝantan movadon.
Mi estis vicprezidento de la EsperantoInstituto de Zairio (E.I.Z) kaj krome
fondis kaj prezidis la Zairian Espe­ran­
tistan Junularan Organizon (Z.E.J.O).
Mi samtempe estis membro de kelkaj
lokaj muzikbandoj, ĉar mi kantas de­
post mia infanaĝo, komence ĉe la
Preĝejaj ĥorusoj kaj poste eniris “kon­
garumba”-muzikgrupojn. Por mi estis
evidente, ke mi ankaŭ devis kanti en
Esperanto.
Mi komencis koncerti esperantlingve
en la unuaj esperantistaj aranĝoj en
Demokratia Respubliko Kongo jam de­
post la jaro 1983, kiam okazis la unua
kunveno de kongaj esperantistoj en
Lukala.
Revuo Esperanto: Kio instigis vin ek­
kanti en Esperanto? Kiu estis via unua
kan­to en Esperanto, kiun vi prezentis al
pub­liko?
Zh. M. M.: Mia unua kanto en Espe­
ranto estas “Sunradio”. Denis Tamba

1329(11) Novembro 2018

Esperanto

Rock, kiam li loĝis en Germanio, kan­tis ĝin en sia disko, kiu havas la saman
titolon. Tiu kanto estis ori­gi­nale verkita
en Esperanto. Mi ĝin kan­tis plurfoje,
kaj eĉ kantis ĝin dum la televida elsen­
do rekte, ĉe la Zairia nacia televido en
1987, kiam s-ro Philippe Chavignon el
Francio, tre aktiva esperantisto, vizitis
nin en Demokratia Respubliko Kon­
go, Zairio siatempe. Lia ĉeesto dum la
elsendo estis tre grava, ĉar tio elmont­
ris la internaciecon de Esperanto. Dum
la elsendo ni parolis pri Esperanto kaj
ĝia evoluo en la mondo, kaj ĉe la fino
mi kantis du kantojn en Esperanto. La
elsendo estis ege sukcesa kaj dank’ al
ĝi multajn personojn rekonis min sur
la stratoj, sed pli grava estas, ke dank’
al tio multe da personoj informiĝis
pri Esperanto kaj kelkaj el ili eĉ estas
ĝisnunaj esperantistoj.
Revuo Esperanto: Ĉu estas iu la plej
grava por vi kanto el tiuj, kiujn vi verkis?
Zh. M. M.: La plej grava kanto, el ti­
uj kiujn mi verkis, estas la kanto “In­
tergenta amo”.
Ĝi troviĝas en la disko, kiu havas la
saman titolon, vidu ĉe Vinilkosmo.
Revuo Esperanto: Vi devenas el DR
Kongo, ĉu vi povus rakonti iom pri via
lando?
Zh. M. M.: Pri mia lando bedaŭrinde
mi povas diri, ke la situacio estas ne­
kredeble ĥaosa! Kvankam Demo­kra­tia Respubliko Kongo estas unu el
­
la plej grandaj afrikaj landoj kun ne­
imageble riĉa subgrundo, la kongo­
landanoj vivas en terurega mizero.

Esperanto

La malriĉeco, kiun travivas la popolo,
estas neebla kompare al la riĉecojn
naturajn kaj subgrundajn de la lan­do.
Milito ĉiutage mortigas la popolon,
sed neniu povas diri, kiuj vere estas la
militistoj, kiuj eniras ene de la lando
kaj mortigas la kongolandanoj, kaj
poste simple malaperas en la naturo!
Tio okazas ofte aŭ ĉefe en tiuj regio­noj,
kie abundas subgrundajn minerala­ĵoj.
Tio estas kialo de terura sufero de la
kongolandanoj, kiuj aktuale atendas
naciajn balotojn kun la espero liberiĝi
de la nuna diktatoreca regsistemo kaj
ke la venonta registaro estu tiu, kiu
kon­dukos la popolon al pli bonkvali­
ta vivnivelo kaj pacigos la landon. La
problemo estas, ke la registaro vere ne
volas forlasi ĝin kaj provas ĉiujrimede
konservi la potencon.
Mi ne scias kio okazos en la venontaj
monatoj antaŭ la limdato por okazigi
la baloton, la 23-an de decembro, se
tiuj balotoj finfine ne okazas.
Revuo Esperanto: Vi havas kelkajn kan­­tojn pri Afriko, kiel naskiĝis la temoj por
ili?
Zh. M. M.: Mi ofte kantas kantojn pri
mia kontinento ĉar mi naskiĝis tie kaj
vidis propraokule tion, pri kio mi pa­
rolas en miaj kantoj.
Mi ankaŭ sekvas la vojon de gravaj
mu­zikistoj, kiel Bob Marley, Johnny
Clegg, Miriam Makeba ktp., kiuj uzis
muzikon kiel ilo por defendi Afrikon
kaj ties popolon en la kampo de homaj
dignoj kaj rajtoj.
Mi pensas ke la homaro neniam povos
trovi pacon, se la popoloj kiuj vivas en

1329(11) Novembro 2018

ĝi ne havos liberecon kaj dignajn ega­
lajn homajn rajtojn.
Revuo Esperanto: Nuntempe en Afriko
pli kaj pli aktiviĝas la Esperanto-movado,
okazis IJK, ktp. Ĉu vi povas ion sugesti al
la afrikaj samideanoj?
Zh. M. M.: Mi estas treege feliĉa vidi
kiel evoluis Esperanto en Afriko. Ki­
am ni komencis agadi por Esperanto
en Afriko dum la okdekaj jaroj, ni es­
tis certaj, ke la laboro, kiun ni estis fa­
rintaj, donos bonajn fruktojn, sed ne
po­
vis imagi ke venos poste la reto,
kiu pli efike kaj rapide kunigos la es­
perantistojn de la tuta mondo.
Tamen, malgraŭ la manko de rimedoj,
libroj kaj de aliaj necesaj varbiloj, ni
daŭrigis propagandi kaj reklami fa­
vore al la nia lingvo. Foje devis ni pied­­iri longajn distancojn por renkonti es­
perantistoj aŭ nur reklami la lingvon.
Hodiaŭ la reto permesas pli rapidajn
kontaktojn inter personoj de diversaj
mondpartoj kaj tio estas tre utila ilo
por afrikaj esperantistoj. Ili povas pli
rapide organiziĝi kaj antaŭenigi Es­
pe­ranton en Afriko. Kompreneble, ne
estas facila al ĉiuj esperantistoj en Af­
riko aliri la reton pro manko da fi­nan­
caj rimedoj, sed tio ja estas alia afero!
Mi konsilus al miaj afrikaj samideanoj
pli aktive agadi en la kampo de varbado
de novaj esperantistoj, reklami ĉien ajn
favore al Esperanto. Tiam venos pli
da esperantistoj en la movadon kaj
ili­aj kontribuoj povos paŝo post paŝo
antaŭenigi nian karan belan lingvon
Esperanto.

Revuo Esperanto:
Dankon pro la respondoj!

239


revuo_novembra_238-239.pdf - page 1/2
revuo_novembra_238-239.pdf - page 2/2

Documents similaires


Fichier PDF revuonovembra238 239
Fichier PDF zevako 01 primavera
Fichier PDF message soutien nlongi
Fichier PDF 2013 b forums et horaire congres
Fichier PDF bilan etat de la nation kongolaise 1
Fichier PDF lettre ouverte a la conscience kongo


Sur le même sujet..